PIV · 16679
★vitr/o
★vitr/o
1 Malmola, travidebla, rompebla substanco, produktata per fando de silicoriĉa sablo kun potaso aŭ sodo: ne valoregalas (al prudento) oro k vitro X; elblovi vitron; vitro k feliĉo ne estas fortikaj Z; Venecia vitro. ☞ flinto, kristalo, kraŭno. ➞ vitrofaristo, vitrolano.
2 Plato el tiu substanco, de diversaj dimensioj k uzata ĉefe por ŝirmi: la vitroj de fenestro, de forcejo, de bedokovro, de kadro por paŝtelo, de poŝhorloĝo k.a.; kultivi plantojn sub vitro; ekzameni poŝtmarkojn per grandiga vitro (Sin. lupeo); ĉion rigardi tra sia persona vitro Z (juĝi laŭ sia vidpunkto). ➞ vitrarto.
3 ⊕ Tuto aŭ parto de magma petro nekristala pro rapida malvarmiĝo k solidiĝo.
vitra
1 Konsistanta el vitro: vitra glaso; sidi en vitra domo (f: kaŝi nenion el sia vivo); pumiko estas vitra petro.
2 Kovrita per vitroj: oni ne ĵetu ŝtonojn, sidante en vitra domo.
vitri (tr) Garni per vitroj: vitrita pordo, galerio.
vitraĵo. Objekto, aparato el vitro: la vitraĵoj de laboratorio.
vitrigi
1 Transformi en vitron aŭ similan substancon: arda fajro vitrigis la ŝtonetojn de la grundo.
2 Doni vitrecan aspekton: larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj k vitrigis la pupilojn Z.
vitriĝi. Transformiĝi en vitron aŭ alpreni vitrecan aspekton: ĉi tiuj feliĉigaj okuloj idiote vitriĝus Z.
vitristo. Tiu, kiu prilaboras vitroplatojn, precipe fenestrajn, k almetas ilin en la fenestrokadrojn.
senvitra. Ne garnita per vitro: en la muro troviĝis senvitra truo por aero Z; esplori la stelojn per senvitra okulo.
domvitro (ark.) Glaco.
dratvitro. Vitro, fortikigita per armaturo el dratoj.
fumvitro. Brunnigra netravidebla vitro.
laktovitro. Blanka, netravidebla vitro.
★okulvitroj (singulare en U.V.) Optikaj vitroj por ambaŭ okuloj, fiksitaj al muntaĵo, per kiu oni restigas ilin aŭ nur sur la nazo (nazumo) aŭ sur la nazo k la oreloj (branĉohavaj): ŝi surmetis siajn okulvitrojn Z; mi sendas al vi mian fotografaĵon profilan k sen okulvitroj Z; ŝi alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj Z; konservaj okulvitroj Z; sunokulvitroj (por ŝirmi de la suno). ☞ kontaktolenso.
sekurecvitro
1 Hardita vitro, diseriĝanta tre fajne sub frapego.
2 Tavoligita vitro, entenanta plastan membranon, kiu kungluas la rompitaĵojn okaze de frapego.