← Reen al K

PIV · 7943

★kned/i

kned/i (tr)
Premadi k prilabori per la manoj pastecan substancon, por doni al ĝi ian formon: knedi argilon, potojn; (f) princo bela knedita el mildo k plaĉo; knedi (masaĝi) la muskolojn; knedu min, sinjorino! C ( kredi).
🍴 Premante k kirlante, miksi per la manoj farunon k akvon, por fari paston.
knedmaŝino. Elektra knedo por knedi panpaston.
knedujo. Ujo, en kiu bakisto knedas panon.  knedmaŝino.