knedlik/o 🍴 Ronda pastobulo el terpomoj aŭ viando, destinita por kuiro en bolanta salakvo, aŭ el faruno k farĉita per fruktoj aŭ dolĉaĵo:
terpomaj knedlikoj kun grivoj, lardopecoj, panpecetoj;
hepatknedlika supo;
pruna, abrikota, fraga knedliko.
☞ buleto,
knelo,
nokoj.
Sin. pastobulo.
knedliketo. Malgranda
knedliko:
medolknedliketo.
☞ buleto 2.