PIV · 4328
★farun/o
★farun/o
1 Pulvorigitaĵo el la manĝebla parto de semoj de greno aŭ legomo: faruno de tritiko, hordeo, de faboj, pizoj; faruno de terpomo; preĝon faru, sed farunon preparu Z; muso satiĝis, faruno malboniĝis Z; subtila faruno.
2 Pulvorigitaj semoj por alia uzado ol nutrado: faruno de linsemo, de sinapo; liberalulo, semo de la diablo! mi frotus vin ĉiujn al faruno! Z.
faruna. Rilata al, konsistanta el faruno: faruna manĝaĵo; faruna aspekto.
faruni (tr) 🍴 Kovri rostotaĵon per faruno.
farunaĵo 🍴 Manĝaĵo konsistanta ĉefe el faruno, miksita kun akvo, lakto, sukero k.a., k kulinare preparita. ☞ deserto, grio, semolo, pastaĵoj.
farunejo. Fabriko de faruno.
amelfaruno. Amelo 2.