PIV · 9877
maniok⁹o
maniok9o 🍁 Sp. de manihoto (Manihot esculenta), origina el N S-Ameriko, arbusto kun grandaj karnecaj, manĝeblaj tuberoj, similaj al tiuj de dalio, el kiuj oni produktas maniokamelon k tapiokon; du ĉefaj kf-oj:
dolĉa manioko, kun tuberoj sen cianida acido, malpli grandaj ol tiuj de la amara manioko;
amara manioko, 2−3 m alta, kun grandaj tuberoj venenaj pro enhavo de cianida acido facile forigebla per akvo aŭ varmo; vaste kultivata en la tropikaj landoj.