PIV · 9878
manipul²i
manipul2i (tr)
1 Funkciigi per uzo de la mano: Ⓣ manipuli kranon, ŝaltilon; ⚕ manipuli membran artikon, vertebrojn (☞ kiropraktiko).
2 (f) Trakti pli-malpli partie, nelojale: oni ofte ankoraŭ manipuladis kun la leĝo arbitre Z; manipuli tekston (por igi ĝin signifi la dezirataĵon); manipuli kunvenon; la informo-manipulantaj potenculoj.
3 ☇ Uzi morsan manipulilon.
manipulo. Ĉiu el la diversaj partoj de mana laboro, de malsimpla operacio: la unua manipulo estas la miksado de faruno kun butero.
manipulado. Agado de tiu, kiu manipulas: ŝi rigardis la manipuladon de vendado k aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la tablo Z; la manipulado de tiu substanco estas danĝera; ☇ aŭdante la manipuladon, mi tuj rekonis mian korespondanton.
genetika manipulado ⚥ Ⓣ Intenca ŝanĝo de la genaro de vivuloj per la enkonduko de fremda segmento de DNA. ☞ transformo 2, transgena.
manipulilo ☇ Mana interrompilo, kiu en cirkvito de telegrafaj aparatoj ebligas la sendon de signaloj: morsa manipulilo (morsa klavo); piana manipulilo (manipulilo, regata per premado de klavoj analogaj al tiuj de piano, ekz. telegrafiaj sistemoj de Hughes k Baŭdo); tajpa manipulilo (senda aranĝaĵo de teletajpilo, enhavanta klavaron analogan al tiu de skribmaŝino).