PIV 2026 · Artikolo 13966
★sekalo
★ sekalo BOTA
1 unujara herbo 2 kun densaj spikoj el ĝenerale dufloraj spiketoj havantaj po du aristajn aŭ akre pintajn glumojn; el Eŭropo, Azio kaj suda Afriko. genro Secale ➞ poaco.
cereala sekalo sekalo, origine el orienta Turkujo, kultivata por furaĝo kaj por grajnoj uzataj por farado de pano kaj viskio. specio Secale cereale
ergotsekalo sekalo miksita kun aŭ infektita per ergotoj.