← Reen al P

PIV 2020 · 11645

★pan/o

pan/o
Manĝaĵo farita el knedita, fermentigita k bakita faruno: blanka, bruna (sekala), griza (kunbrana), nigra pano; malfreŝa pano Z; seka peco da pano Z; ne laciĝos mano, ne fariĝos pano Z; pano buŝon ne serĉas Z (oni devas penadi, por ricevi la dezirataĵon); kie pano estas, tie musoj ne mankas Z (pf); pankrusto, panmolo. pasto, feĉo, gisto, biskvito, biskoto, bulko, maco, brioĉo.
Ĉiu el la samformaj k proks. sampezaj masoj, en kiujn oni dividas la panpaston, por ĝin baki k poste ĝin uzi aŭ vendi: iru tuj aĉeti tri panojn; jen vi havas grandan tritikan panon, vi povas ĝin preni kun vi Z; Jesuo prenis panon k, beninte, dispecigis ĝin k donis al la disĉiploj N; la kosto de publikulino estas nur unu pano X. panbulo, pankaĉo, panmolo, panpeco, panpinto, pantranĉo, toasto.
(f) Vivrimedo: espero panon ne donas Z; la manko de ĉiutaga pano devigis min forlasi Varsovion Z; kies panon mi manĝas, ties kanton mi kantas Z; ne karesu per mano, sed karesu per pano Z.
panejo. Bakejo k vendejo de panoj.
panero. Tre malgranda rompopeco da pano: ili devis nutri sin per la paneroj, kiujn oni ĵetadis al ili Z; nur paneretoj restis el la pano K.
panisto. Tiu, kiu faras k vendas panon.
panujo. Meblo, en kiu oni konservas la panon.
panumi (tr) 🍴 Kovri per paneretoj, kutime post trempo de la panumotaĵo en kirlita ovo: panumi fiŝon, panumita kotleto, panumaĵo.
panarbo Vd arbo.
pandona. Donanta panon: (f) esti alkatenita al pandona arbo Z; pandona okupo.
bastonpano. Blanka pano en formo de bastono, tre populara en Francio.
buterpano. Tranĉo el pano, ŝmirita per butero: kelkaj el la plej saĝaj provizis sin per buterpanoj Z. sandviĉo.
krakpano. Skandinavdevena pano, malmola k plata, plej ofte el sekalo. biskoto, biskvito, krakeno, kringo.
maizpano, rizpano. Pano el resp. maizo, rizo (eventuale plus aliaj cerealoj).
platpano. Aparte plata k diskoforma pano: platpano kun kebabo k ajla saŭco. tortiljo.
soldatpano. Marbiskvito.
ŝinkopano. Sandviĉo kun tranĉaĵo de ŝinko.
ŝmirpano. Sandviĉo.