← Reen al S

PIV 2020 · 13813

sandviĉ⁸o

sandviĉ8o 🍴 Manĝaĵo, konsistanta el ia nutraĵo metita inter du pantranĉoj: ŝinka, ova, kaviara, kukuma sandviĉo. buterpano, ŝinkopano.
sandviĉejo. Budo, malgranda manĝejo aŭ parto de manĝejo, kie oni vendas sandviĉojn.
sandviĉeto. Analoga manĝaĵo, kun nur unu pantranĉo.
sandviĉulo = afiŝhomo.