PIV 2020 · 13525
★riz/o
★riz/o
1 🍁 Sp. de orizo (kultiva orizo), tropika, unujara, pli-malpli marĉa herbo 1−2 m alta, kun longaj, mallarĝaj folioj, kun unufloraj spiketoj en 20−30 cm longa paniklo k kun malmolaj, tre nutraj grajnoj; grava grenspeco, origina el SE Azio, vaste kultivata en la varmaj regionoj.
2 👥 La grajnoj de rizo 1. Sin. rizgrajnoj, rizeroj.
3 🍴 Tiuj grajnoj manĝpretigitaj: glueca rizo; pulardo kun rizo.
rizejo. Subakvigebla kampo, en kiu oni kultivas rizon.
rizero, rizgrajno. Grajno de rizo 1: pistitaj rizeroj.
fiŝrizaĵo 🍴 Hinddevena manĝaĵo el rizaĵo, bakitaj fiŝpecoj k ĝismalmole boligitaj ovoj.