PIV · 5438
★gren/o
★gren/o 🍁
1 (kn) Planto (ĝenerale el poacoj), kies grajnoj estas mueleblaj k ofte uzataj por fari farunon: sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno Z; konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo Z (antaŭelspezi estontajn rentojn); vintra, printempa greno (semota en vintro, en printempo). ☞ cerealo, aveno, fagopiro, hordeo, mileo, rizo, sekalo, tritiko.
2 Grajnoj de tiuj plantoj: kia greno, tia pano Z; oni amasigu manĝeblan grenon en la urboj k oni ĝin konservu X; kiu retenas grenon (por spekulacii), tiun malbenas la popolo X; nek gren’ prosperas, nek la vino, sorĉistino! U. ☞ ventumi.
★grenejo. Domo, aŭ parto de domo, kie oni konservas draŝitan grenon: li kolektos sian tritikon en la grenejon N; Jozef malfermis ĉiujn grenejojn k vendadis al la Egiptoj X. ☞ silo, subtegmento.
grenero. Grajno de greno.
verdgreno. Duonmatura grajno de tritiko aŭ de spelto; vendata kiel senŝeligitaj grajnoj, grio aŭ faruno: 🍴 verdgrena supo