PIV · 5439
★grenad/o
★grenad/o ⚔ Speco de malgranda bombo, plenigita je pulvo k garnita per meĉo aŭ eksplodigilo, kiun oni ĵetas per mano aŭ speciala ĵetilo, por ke ĝi eksplodu meze de la malamikoj: ofensiva, defensiva grenado. ☞ obuso.
grenadisto. Soldato speciale dresita ĵeti grenadojn.