PIV · 4364
★feĉ/o
★feĉ/o
1 Ŝlimeca substanco, kiu formiĝas en likvo, precipe alkohola, k malrapide surfundiĝas: biera Z, vina feĉo; sur la ĉaro de Tespis ĝi sidis k frapadis per la nigraj feĉogutantaj flugiloj Z (trempitaj en la vino); la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, sed nur ĝian feĉon elsuĉos la malvirtuloj X; (f) Moab […] ripozadis sur sia feĉo X. ☞ rekremento, sedimento. Rim. Ne uzu feĉo anst. gisto.
2 (f) Plej malbona malestiminda parto de io: la feĉo de la homaro.
feĉi (ntr) Surfundiĝi, pp io senvalora: pasia amanto, en kies pokalo feĉis ĉiam amargusto de la mortkonscio.
senfeĉigi 🍴 Forigi la estiĝintan feĉon el la botelkolo dum la ĉampanado.