PIV · 8775
★krust/o
★krust/o
1 🍴 Ekstera parto de bakaĵo, malmoliĝinta pro kuirado: krusto de pano, de pasteĉo, de torto.
2 🍴 Bakita pastaĵo en formo de ujo, por enteni iajn manĝaĵojn: krusto de volovano.
3 Malmoliĝinta parto, kiu formiĝas supraĵe de pli-malpli likvaj substancoj: la ŝlimo sub la suno kovriĝis per nigra krusto.
4 ⚕ Patologia formiĝo el la sekiĝo de sero, puso, sango.
5 ⊕ Terkrusto.
krustaĵo 🍴 Krakanta fritita krusto, en kiun oni enmetas viandaĵon kun saŭco: krustaĵo el kokidaĵo, el koturnoj.
krusteca
2 🍁 Aspektanta kiel krusto: krusteca talo de likeno.
krusteto 🍴 Pantranĉaĵo fritita, kiu garnas pladon: krustetoj kun soleaj fileoj; bujabeso kun ajlitaj krustetoj.
krustiĝi. Kovriĝi per krusto: krustiĝinta restaĵo de farbo.
krustiĝo Ⓚ ⏚ Procezo, kiu okazas en akumulatoro dum longa periodo de neuzado aŭ de neŝargo k per kiu blanka tavoleto el plumba sulfato formiĝas sur la platoj.
krustuloj = krustacoj.
enkrusti Z (tr) Inkrusti.
kaldronkrusto. Ŝtoneca krusto, kiu formiĝas en kaldronoj post ofta boligado de kalkohava akvo.
pankrusto. Krusto 1.
terkrusto ⊕ La supra solida tavolego de Tero, kovranta la mantelon: oceana terkrusto (sub la oceanoj, ĉ. 7−12 km dika); kontinenta terkrusto (sub la kontinentoj, 30−40 km, eĉ ĝis 70 km dika sub la montoĉenoj). ☞ sialo, simo.