← Reen al M

PIV 2020 · 9891

★mantel/o

mantel/o
Vasta longa senmanika vesto, per kiu oni kovras la aliajn vestojn: ilia mantelo flirtis en la vento Z; kozaka, kavaleria, kortega, reĝa mantelo. burnuso, pelerino.
Longa vesto kun manikoj por kovri la aliajn vestojn, sed ne tiel alĝustigita kiel palto: vojaĝmantelo, pluvmantelo. kitelo, surtuto.
Haŭtfaldaĵo, kiu kovras la korpon de molusko.
Garnaĵo, elstaranta super k ambaŭflanke de fajrujo.
(f) Trompŝajno, preteksto: sub mantelo de afableco li kaŝas senmezuran egoismon; sub la mantelo de la kristana amo; sub la mantelo de la nokto. masko, vualo.
Tavolego de la terglobo, situanta inter la krusto k la kerno: supra mantelo (ĝis 700 km); malsupra mantelo (inter 700 k 2900 km).
banmantelo Z. Mantelo, kiun oni surmetas post bano.
blazonmantelo Vasta senmanika vesto, kovranta blazonŝildon k ĝiajn ornamaĵojn.
dammantelo. Alkemilo.
frizomantelo. Malpeza mantelo, uzata por ŝirmi la vestaĵojn de homo dum hartondado, ŝminkado ks.
kablomantelo. Kovraĵo, plej ofte konsistanta el plumbo aŭ alia elasta materialo, kiu servas por ŝirmi kablon kontraŭ malsekiĝo.
potmantelo. Tegaĵo, el kolorpapero ks, servanta por kaŝi k ornami florpoton.