← Reen al Ŝ

PIV · 15142

★ŝild/o

ŝild/o
Malmola kovrilo, kiun la antikvaj militantoj portis per la maldekstra brako por sin ŝirmi kontraŭ batoj k ĵetoj: prenu ŝildon k armilojn, k stariĝu! X; tie estis malhonorita la ŝildo de herooj X; levi iun sur la ŝildon (honorige); (f) la plej rimarkinda viro de Atenoj, kiu por la popolo estis ŝildo kontraŭ la tridek tiranoj Z; (f) nuklea ŝildo (la nuklea armilaro de Usono, kiu protektis ties aliancanojn dum la malvarma milito).
Ŝirma plato aŭ ekrano, en aparato, maŝino: ŝildo de premaera borilo, de elektra tornilo; termika ŝildo de raketa kajuto.
a) Tabuleto, pendigita super butiko aŭ gastejo kun signoj aŭ skriboj anoncantaj la specon de komerco: por vino bona ŝildo ne bezona; lumŝildo. b) (vs) Tabuleto, fiksita ĉe muro de domo k indikanta la nomon k fakon de la tie laboranta persono aŭ entrepreno.
Vasta regiono de la terkrusto, konsistanta el tre aĝaj (ĝenerale antaŭkambriaj) k tre rigidaj petroj (precipe magmaj k metamorfaj): Kanada, Balta ŝildo. kratono.
ŝildeto. Ĉia malgranda plato, surportanta iujn identigajn informojn.
ŝildisto. Servisto, kiu dumire portadis la ŝildon de sia mastro: antaŭ la dioj flugis la flugilhavaj ŝildistinoj Z.
ŝildoforma 🍁 Havanta la formon de ŝildo: la ŝildoforma folio de tropeolo.
blazonŝildo. Tabuleto en formo de militŝildo, sur kiu estas pentritaj insignoj de iu nobelo, regno, urbo, korporacio, ks: domoj ornamitaj k garnitaj per blazonŝildoj Z. heraldiko, koloro, metalo, pelto, ŝildobazo, ŝildokapo.
brustoŝildo. Subvesta brustoŝirmilo, por ŝirmi homon kontraŭ pafoj.
okulŝildo 🌾 Tiu peco de ŝelo k ligno, kiu estas detranĉita kune kun greftota okulo, kun kiu ĝi formas greftaĵon.