← Reen al M

PIV · 10230

★metal/o

metal/o
(kn) Unuelementa substanco, facile konduktanta varmon k elektron, k produktanta bazon per sia kombiniĝo kun oksigeno; simb. en formuloj: Me: aluminio, fero, hidrargo, kupro ks estas metaloj.
Vulgara nomo de diversaj substancoj solidaj k malmolaj kiel ekz. fero: la noblaj metaloj (plateno, oro, arĝento); blanka metalo (alojo el stano k plumbo, kun iom da kupro k antimono); la 19a jc estis la epoko de la metalo, la 20a de la plasto; metalgarnita kofro Z; metallaboristo (hejma aŭ etindustria).
alkala metalo Metalo, apartenanta al la grupo de la unuvalentaj metaloj en la unua kolumno de la tabelo de Mendelevo: la alkalaj metaloj estas Li, Na, K, Rb, Cs, Fr.
fera metalo Fero 2 aŭ unu el ties alojoj.
peza metalo Metalo, kies denso superas 6: multaj pezaj metaloj, eĉ en relative malgranda kvanto, estas toksaj al multaj vivuloj.
teralkala metalo Metalo, kies oksido estas alkala tero: Ca, Sr, Ba, Ra estas teralkalaj metaloj.
Unukromata koloro, kiu estas oro aŭ arĝento.
metala
Konsistanta el metalo: metala mono (kontraste al papera); metala tego, kovro, tenilo; metalaj kombinaĵoj.
Rilata al metalo: metala voĉo (sonora kiel metalo); la akvo ĵetis metalajn rebrilojn.
metali, metalizi. Tegi per maldika tavolo da metalo.
metaligi. Ŝanĝi al metalo.
metaldona. Liveranta metalon: metaldona grundo, erco.
nemetalo (kn) Unuelementa substanco, kiu ne estas metalo, ĝenerale sen metala brilo, malbone kondukanta varmon k elektron k kies oksigenaj kombinoj estas aŭ neŭtraj aŭ acidaj oksidoj: la precipaj nemetaloj estas: arseno, boro, bromo, fluoro, fosforo, jodo, karbono, kloro, nitrogeno, oksigeno, seleno, silicio, sulfuro.
dumetalismo £ Mona sistemo, kiu baziĝas sur du normaj monmetaloj, oro k arĝento, k precize fiksas la valoron de la rilato inter ili.
unumetalismo £ Mona sistemo, bazita sur unusola norma monmetalo, t.e. aŭ oro aŭ arĝento.
presmetalo 📖 Alojo el stano, plumbo k antimono, uzata por muldi tipojn.