← Reen al A

PIV · 1189

arsen/o

arsen/o
Elemento As, atomnumero 33, atommaso 74,92, kies kombinaĵoj estas toksaj.
Nemetalo solida, ŝtalgriza.
arsena klorido. AsCl3 aŭ AsCl5 (resp. arsena tri- k pentaklorido).
arsenido. Kombinaĵo de metalo k arseno, ekz. K3As.
arsenata acido. H3AsO4.
arsenita acido. H3AsO3.
dimetilarsenata acido (CH3)2As(O)OH Grava bufro, herbicido, k haŭtkuracilo.