PIV 2020 · 11251
★oksigen/o
★oksigen/o Ⓚ
1 Elemento, O, atomnumero 8, atommaso 16,00.
2 Senkolora, senodora gaso, O2, ne bruligebla, sed nepre necesa por brulado k spirado, kiu, miksite kun nitrogeno k aliaj gasoj, formas aeron k, kombinite kun hidrogeno, formas akvon. ☞ ozono.
oksigeni (tr) Miksi kun oksigeno.
oksigena. Entenanta oksigenon: oksigena akvo (komunuza nomo por H2O2, oksidanta mikrobicido k blankigilo).