← Reen al N

PIV · 11022

nitrogen/o

nitrogen/o
Elemento, N, atomnumero 7, atommaso 14,01: nitrogena triklorido, NCl3; nitrogenaj kombinaĵoj (ekz. dinitrogenpentaoksido, N2O5); multaj nitrogenaj kombinaĵoj estas esencaj por la nutriĝo de la vegetaĵoj k animaloj.
Senkolora, senodora, sengusta gaso, N2, formanta la 4/5 el la teratmosfero. azoto.