PIV · 1512
★azot/o
★azot/o Ⓚ Alia, pli malnova nomo de nitrogeno, uzata en kemio nur en kelkaj derivaĵoj, sed konservata en agrikulturo k medicino: azotaj nutraĵoj (➞ proteino); azotaj sterkoj.
azotemio ⚥ ⚕ Kvanto de azotaj ekskreciaj substancoj (ureo, uratoj ktp) en la sango: hiperazotemio.
azoturio ⚥ ⚕ Kvanto de azotaj ekskreciaj substancoj (ureo, uratoj ktp) en la urino: hiperazoturio.
diazoto Ⓚ La funkcio N=N+ k la tre reakciema radikalo -N=N·: diazotmetano, CH2N2, estas grava reakcianto en organika sintezo; aromataj diazotaj saloj estas gravaj reakciantoj en la sintezo de multaj organikaj farboj. ☞ azoo.
diazotato Ⓚ Salo de la nestabila diazotata acido Ar-N=N-OH.