PIV 2020 · 11252
★oksikok/o
★oksikok/o 🍁
1 (ss) Sp. de vakcinio (Vaccinium oxycoccos).
2 (vs) Grupo de sp-oj de vakcinio, ampleksanta la eksan g-on Oxycoccus (el erikacoj), malgrandaj, rampaj tufarbustoj aŭ arbustetoj kun intense ruĝaj, acidaj beroj manĝataj krudaj aŭ konfititaj; 3 sp-oj el Eŭropo, Azio k N Ameriko, i.a. V. oxycoccos, N-hemisfera, k V. macrocarpum, el NE Ameriko k N Azio, kultivata en Ameriko. ☞ mirtelo.