← Reen al M

PIV · 10443

★mirtel/o

mirtel/o
🍁 Sp. de vakcinio (Vaccinium myrtillus), falfolia arbusteto kun angulaj, verdaj branĉoj, kun ovalaj, pintfinaj, dentrandaj folioj, kun unu- aŭ du-opaj floroj, havantaj preskaŭ globan, verdete aŭ roze blankan korolon, k kun nigraj beroj (interne ruĝaj) kovritaj de blua prujnumo; en arbaroj k erikejoj de Eŭropo k N Azio, kultivata por manĝeblaj fruktoj vitaminriĉaj, k medicine uzata.
👥 La bero de mirtelo 1.
mirtelbero. Mirtelo 2.