PIV 2026 · Artikolo 16355

★vakcinio

Litero V★ Fundamenta

★ vakcinio BOTA tufarbusto aŭ arbusteto kun simplaj folioj, helruĝaj, helvioletaj aŭ blankaj floroj (ofte kruĉformaj) kaj malgrandaj beroj nigraj, blue nigraj, ruĝaj, verdaj aŭ flavaj; el Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko; pluraj estas kultivataj por ornamo aŭ por beroj manĝataj freŝaj aŭ konfititaj. genro Vaccinium ➞ erikaco, mirtelo, oksikoko.