← Reen al V

PIV · 16354

vakcin⁸o

vakcin8o Substanco, injektebla aŭ trinkebla, estiganta ĉe la organismo imunecon kontraŭ iu mikroba aŭ parazita malsano: vakcino esence prezentas aŭ mortigitajn mikrobojn aŭ senfortigitan mikroban toksinon. serumo.
bovina vakcino
Jenera vakcino. Antivariola likvo el la pustuloj de mamoj de bovinoj, trafitaj de pokso.
vakcina. Rilata al vakcino: vakcina kampanjo.
vakcini (tr) Injekti vakcinon aŭ doni ĝin tra la buŝo.
vakcinado. Ago de iu, kiu vakcinas: Jenera vakcinado (de brako al brako); Pasteŭra vakcinado (per senfortigitaj kultivaĵoj ekz. antiantraksa vakcinado).
vakcinilo. Pinta ilo, uzata por vakcinado.
revakcini. Duafoje vakcini, post difinita tempo, por pludaŭrigi k plifortigi la imunecon.
enterovakcino. Vakcino, perbuŝe glutata k sorbata de la intesto.
serovakcinado. Sammomenta injekto de tuj sed nedaŭre efika antigeno k de daŭre sed ne tuj efika vakcino.