PIV 2026 · Artikolo 16353
vakario
vakario BOTA florplanto parenca al saponario, el Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta kaj meza Azio: unujara herbo kun rozaj floroj en maldensa infloresko aspektanta kiel dikotoma cumo; trudherbo ofta en grenkampoj, malaperema pro vastskala uzo de herbicidoj. genro Vaccaria, sola specio hispanica ➞ kariofilaco.