PIV 2020 · 13857
saponari/o
saponari/o 🍁 G. (Saponaria el kariofilacoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj kun kontraŭe duopaj folioj k kun duflankaj cumoj; ĉ. 40 sp-oj el Eŭropo k Azio, ekz.:
ocimoida saponario (S. ocymoides), el S Eŭropo, plurjara, kun intense rozaj floroj, pororname kultivata;
oficina saponario (S. officinalis), el Eŭropo k Azio, plurjara, kun odoraj, hele rozaj floroj, enhavanta saponinon, medicine uzata, pasintece utiligata kiel sapo. Sin. sapherbo.