← Reen al S

PIV · 13851

★sap/o

sap/o
Pli-malpli mola substanco, preparita el graso k alkalo, uzata por lavpurigi: potasa sapo estas duonsolida; soda sapo estas solida k industrie produktata; natra sapo (antikva k hejme farita el graso k natro); briko da sapo; nigran kornikon sapo ne blankigos Z; sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas Z. lesivo, sapflokoj.  saponino.
Salo de metalo k grasa acido.
sapa. Rilata al sapo: sapa veziko.
sapi (tr) Kovri k froti lavotan objekton per la ŝaŭmo de sapo: oni devas bone sapi antaŭ ol gargari; bone sapita vizaĝo Z.
sapeca. Havanta la aspekton de la sapo: sapeca haŭto.
sapigi Trakti grason aŭ simplan esteron per alkalo, tiel ke ĝi ŝanĝiĝas al sapo.
sapujo. Ujo, en kiun oni metas tualetsapon, por ĝin transporti.
sapumi (tr) Sapi: (f) sapumi la okulojn Z (severe riproĉi al iu).  kapo, lavo, prediko, tani.
saparbo 🍁 Sapindo.
sapherbo 🍁 Saponario.
orienta sapherbo 🍁 Panikla gipsofilo.
sapŝtono. Steatito.
ŝaŭmsapo. Speciala sapo, liveranta multan ŝaŭmon, k uzata por razado, lavado de delikataj ŝtofoj ks.
ŝmirsapo. Duonsolida sapo, uzata por krudaj lavoj.
tualetsapo. Fajna sapo, ordinare bonodora, uzata por lavado de la vizaĝo, manoj ks.