PIV · 9290
★lesiv/o
★lesiv/o
1 ♜ Likvo, kiun oni preparis, fluigante varman akvon sur tavolo da vegetaĵa cindro, k uzis por lavi tolaĵojn: se mi purigus miajn manojn per lesivo X; (f) instruu la vundan langon, kiun la lesivo de senreviĝoj mordis K.
2 Industria pulvoro, entenanta diversajn alkalajn aŭ neŭtrajn elektrolitojn, kiun oni solvas en varman akvon, por la sama uzado. ☞ deterganto.
3 Koncentrita alkala solvaĵo de kalia aŭ natria karbonato, uzata por purigi k lavi murojn, plankojn, malnovajn meblojn ks.
4 Ⓚ (analoge) Koncentrita alkala solvaĵo de hidroksido, pli speciale de natrio (NaOH: soda lesivo) aŭ de kalio (KOH: potasa lesivo).
lesivi (tr)
2 Purigi (lignajn panelojn, pentritajn murojn ks) per alkala aŭ acida akvo.
vazlesivo. Lesivo, uzata por lavi manĝilaron.