PIV 2026 · Artikolo 9289
2Lesbo
2 Lesbo GEOG greka insulo en la Egea Maro. ΛέσβοςLésvos
lesbano loĝanto de Lesbo.
lesbanino
1 loĝantino de Lesbo.
2 (figurasence) samseksemulino: plu validas malpermeso al lesbaninoj, gejoj kaj ambaŭseksemuloj sub la aĝo de 18 jaroj aliĝi al grupoj defendantaj iliajn interesojn IEr Sin. gejino, lesbo 1, sapfismulino. ➞ Sapfo.