PIV 2026 · Artikolo 5093

gejo

Litero G

gejo (familiare) samseksemulo: la unuan fojon en la pola parlamento membros malkaŝa gejo kaj transseksulo PFK
geja
1 rilata al samseksemuloj aŭ samseksemo: geja trinkejo geja revuo
2 samseksema: la vivrilato inter geja aŭ lesba paro nun ĉiurilate estos leĝe egala GBe Elio Di Rupo estas ankaŭ la unua (senkaŝe) geja ĉefministro IDu