PIV 2020 · 526
alkal/o
alkal/o Z Ⓚ
1 Oksido aŭ hidroksido de kelkaj metaloj (Li, Na, K, Rb, Cs, Fr).
2 (vs) Hidroksido de metalo k, pli ĝenerale, substanco, kiu, kombiniĝante kun acido, naskas salon. ➞ alkalbluo, alk/al/o.
alkala. Rilata al alkalo: alkala reakcio; alkala tero (Vd tero II, 7); alkala, teralkala metalo (Vd metalo).
alkaleco. Eco de io alkala: la alkaleco de la ŝvito.
alkalometrio Ⓚ Titrado per alkaloj, aŭ dozado de alkaleco.
teralkalo (evi) = teralkala metalo.