← Reen al T

PIV · 15341

★tan/i

tan/i (tr) Transformi felojn en ledon per taninoj aŭ aliaj kemiaĵoj: tani la felon de kuniklo, de cervo; blanke, ŝame tani; (f) tani al iu la haŭton (lin bati).
tanado. Ago de iu, kiu tanas.
tananto, tanantaĵo. Ĉiu tananta substanco: vegetaĵa tananto (Sin. tanino), aluno, salo de kromio k.a..
tanejo. Laborejo, en kiu oni tanadas felojn.
tanilo. Tananto.
tanin1o. Kn de diversaspecaj vegetaĵaj substancoj, abundaj i.a. en la ŝelo de kverko, kaŝtanarbo k sumako, k kiuj igas la felojn putr-imunaj. Sin. vegetaĵa tananto. gajlata acido.
tanisto. Homo, kies metio estas tani.
tanacido (evi) = tanino.
gajlotanino (kn) Hidrolizebla tanino, polimero de gajlata acido k de glukozo.