PIV 2026 · Artikolo 15342

tanaceto

Litero T

tanaceto BOTA planto tre parenca al krizantemo, unu- aŭ plur-jara aroma herbo, kun plume dividaj folioj kaj kun flavaj apeksaj kapituloj; el la norda hemisfero. genro Tanacetum ➞ asteraco, balzamito, kamomilo 2, partenio.
ordinara tanaceto speco de tanaceto, plurjara amara herbo kun kapituloj en densa korimbo; hejma en Eŭropo kaj okcidenta kaj meza Azio, kvazaŭhejma en Nord-Ameriko, kultivata por medicinaj uzoj. specio Tanacetum vulgare ➞ piretro 2.