PIV · 8710
krizantem²o
krizantem2o
1 🍁 a) (ss) G. (Chrysanthemum el asteracoj) de 3 sp-oj (i.a. C. coronarium k C. segetum) de unujaraj herboj el Eŭropo, N Afriko k U Azio. b) (vs) Krizantemo 1a k parencaj g-oj, unu- k plur-jaraj herboj, arbustetoj k kelkaj tufarbustoj tre diversaspektaj, kun integraj, dentaj aŭ plume diverse entranĉaj folioj k kun radiaj aŭ langetfloraj kapituloj; ĉ. 200 sp-oj el Eŭropo, N Afriko k Azio, pluraj pororname kultivataj. ☞ leŭkanto, tanaceto.
2 👥 Ĝardena krizantemo.
ĝardena krizantemo 🍁 Plej konata krizantemo 1b (Dendranthema × grandiflora), plurjara herbo kun ofte grandaj, okulfrape koloraj kapituloj; origina el Ĉinio, konata jam de antaŭ 2 000 j en Ĉinio k Japanio, nun vaste kultivata por ornamo kiel multaj kf-oj.
krizantemata acido Ⓚ Organika acido de iuj sp-oj de krizantemo, C10H16O2, 2,2-dimetil-3-(2-metil-1-propenil) ciklopropanata acido, antaŭanto de piretrinoj.