PIV 2026 · Artikolo 9234
★lekanto
★ lekanto BOTA leŭkanto, preskaŭ glata, nemulte branĉiĝanta, kun unuopaj apeksaj kapituloj; hejma en Eŭropo kaj Azio, naturigita en Nord-Ameriko. specio Leucanthemum vulgare Sin. ordinara leŭkanto.
lekanteto la precipa specio de beliso, kampa kaj herbeja, kies kapitulo havas flavan diskon kaj blankan, rozan aŭ ruĝetan kronon. specio Bellis perennis Sin. plurjara beliso.