PIV 2026 · Artikolo 9235
lekcii
lekcii ntr fari sciencan instruan paroladon en universitato aŭ same altranga instituto: lekciis profesoroj kaj aliaj universitataj prelegistoj pri temoj el siaj fakoj ILa la sekvaj personoj estas invititaj lekcii ĉe la simpozio OE profesoro Selten lekciis en plena aŭlo de la Politekniko WSt/BKi
lekcio
1 ago lekcii: la studentoj venas de la lekcioj Z la lekcioj okazis en la matenoj kaj la praktikaj ekzercoj posttagmeze ILa August Hofmann dum lekcioj ŝatis impresi aŭskultantojn per ekstravagancaj komparoj OE
2 enhavo de lekcio 1, ofte en presita formo: en sia verko Lekcioj pri la Lingvoscienco Max Müller diras: ILa pluraj el la lekcioj aperis libroforme, aliaj estis publikigitaj en diversaj periodaĵoj ILa
lekciisto persono, kiu regule lekcias: parolas kvalifikitaj lekciistoj de diversaj landoj ILa Detlev Blanke, lekciisto pri interlingvistiko ĉe la Universitato Humboldt en Berlino RE!