PIV 2026 · Artikolo 12254

piretro

Litero P

piretro BOTA
1 (arĥaismo) genro nun inkluzivigita en tanaceto. Pyrethrum
2 vermicido kaj insekticido ricevita el la sekigitaj kaj pulvorigitaj kapituloj de kelkaj specioj de tanaceto, precipe dalmata piretro.
dalmata piretro plurjara planto kun ligniĝanta rizomo, la malmultaj folioj staras sur longaj harkovritaj pedunkloj; la blankaj-flavaj floroj similas al tiuj de lekanto, sed enestas piretrino, el kiu oni produktas piretron. specio Tanacetum cinerariifolium