← Reen al A

PIV · 1095

★arĝent/o

arĝent/o
Elemento, Ag, atomnumero 47, atommaso 107,87.
Metalo brila, blanka, ne oksidiĝanta en la aero: arĝento purigita en tera fandujo k sepfoje refandita X; forigu de arĝento la almiksaĵon X; arĝentodona grundo; (f) via arĝento fariĝis skorio X.  arĝentano.
Blanko.
arĝenta
Konsistanta el arĝento aŭ entenanta arĝenton: arĝenta kulero, teleraro; arĝentaj moneroj; arĝentaj saloj; arĝenta klorido (AgCl); arĝenta nitrato (AgNO3, medicine uzata); arĝenta bromido (AgBr, uzata por fotografaj paperoj k filmoj).
Havanta ian econ, aspekton de arĝento: arĝenta sonoro, brilo; knabina arĝenta rido.
Duaranga, same kiel arĝento rilate al oro: la arĝenta tempaĝo; la arĝenta periodo de la latina literaturo (post la Aŭgusta); parolo estas arĝenta, sed ora la silento.
arĝenti (tr)
Surtegi per maldika tavolo da arĝento: arĝentita vazo.
(f) Fari ion aspekta kiel arĝento: la luno arĝentis la tegmentojn.
arĝentismo Toksiĝo pro tro longa uzo de arĝenta nitrato.
arĝentumo Arĝentano.