← Reen al S

PIV · 14988

★sulfur/o

sulfur/o
Elemento, S, atomnumero 16, atommaso 32,07.
Nemetalo solida, helflava, senodora, facile fandebla k brulema, kiun oni trovas en la vulkanaj elsputaĵoj aŭ ekstraktas el ercoj aŭ naturgasoj: ortoromba, monoklina sulfuro; fleksebla aŭ mola sulfuro; stanga sulfuro (en formo de stangeto), pulvora sulfuro.
ב Simbolo de la flama kolero de Dio: la lumo de la malpiulo estingiĝos, sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro X; la Eternulo pluvigis sur Sodomon k Gomoran sulfuron X; fajro nutrata per sulfuro de l’ infero Z; (f) li odoras sulfuron (estas diableca).
sulfura. Rilata al sulfuro:
sulfuraj kombinaĵoj; sulfura fetoro (pro iuj kombinaĵoj, H2S ks). sulfo.
la diablo […] estis ĵetita en la lagon fajran k sulfuran N; reiri devos mi al la sulfuraj turmentaj flamoj Z.
sulfuri (tr) Pritrakti per sulfuro: sulfuri vinberujon (per sulfura pulvoro); sulfuri lanojn (per sulfuraj gasoj); sulfuri barelon (per bruligo de sulfuraj meĉoj).
sulfurado. Tia pritrakto.
sulfurejo. Loko, kie oni kolektas aŭ ekstraktas sulfuron.
sulfurilo
La radiko ≻SO2 en neorganikaj substancnomoj: sulfurila klorido, SO2Cl2. sulfonilo.
Aparato por sulfuri.
sulfurdioksido SO2, senkolora k sufoka gaso, uzata kiel senkolorigilo k seninfektigilo. Sin. sulfitanhidrido.
sulfurtrioksido SO3, sulfat-anhidrido.