PIV · 7419
karbon⁴o
karbon4o Ⓚ
1 Elemento, C, atomnumero 6, atommaso 12,01: karbonatacida anhidrido (= karbona dioksido); karbona tetraklorido (CCl4, solvanto k insekticido); karbonaj kombinaĵoj. ➞ karbonhidrato.
2 Nemetalo, el kiu precipe konsistas karbo, grafito, diamanto, k kiu troviĝas en ĉiu vivulo.
karbono 14. Radioaktiva izotopo de la ordinara karbono, kun atommaso 14, formiĝanta en la tera atmosfero meze de la ordinara karbono: 💀 Π la radioaktiveco de karbono 14 regule malkreskas, kio ebligas datadon de praorganismo (vegetaĵa aŭ animala), kiu asimilis ĝin el la atmosfero. ☞ −karboksila acido (Vd karboksilo).
karbona dioksido. Sufoka gaso, CO2, kiu rezultas de la spirado de vivuloj aŭ de la bruligado de karbonhavaj substancoj.
karbona disulfido. Solvanto, CS2, kun (se en ne tute pura stato) penetra odoro.
karbona monooksido. Tre toksa gaso, CO, kiu rezultas el nekompleta bruligado de karbonhavaj substancoj.
karbonato. Salo aŭ estero de karbonata acido, H2CO3 (aŭ solvaĵo de CO2 en H2O).
acida karbonato. Salo de la unua acidfunkcio de karbonata acido: natria acida karbonato (aŭ bikarbonato), Na+ HCO3-, farmacie uzata por faciligi digeston.
karbonido. Karbido.
karbonigi = karbigi 1.
karbonacido = karboksila acido.
polikarbonato. Malmola travidebla plasto, uzata anstataŭ vitro.
hidrokarbono. Substanco, CnHm, konsistanta el hidrogeno k karbono: oni distingas saturitajn hidrokarbonojn (metano, etano ktp), nesaturitajn hidrokarbonojn, kun duobla ligo (ekz. eteno = etileno) aŭ kun triobla ligo (ekz. etino = acetileno) k ciklajn hidrokarbonojn (benzeno ktp). Rim. La terminoj hidrokarbonido k hidrokarbido estas malkonsilindaj.
hidrokarbonato, hidrogenkarbonato. Acida karbonato.
klorfluorkarbono. Kn de alkanderivaĵoj, diferencaj pro la nombro de atomoj de kloro k fluoro, ekz. CCl3F, CCl2F2, C2Cl2F4, k uzataj i.a. kiel malvarmigaĵo en fridujoj, pasintece kiel premgaso en ŝprucflakonoj: ☼ klorfluorkarbonoj estas tre persistaj k detruas la ozontavolon en stratosfero. Sin. freono.