PIV 2026 · Artikolo 7420
karbonado
karbonado
1 KUIR viando rostita sur karboj: ni scias, al kiu oni surtabligos griaĵon kaj karbonadon! Z
2 KUIR mikspoto de flandra origino, precipe el viandotranĉaĵoj, cepoj kaj biero: ĉevalaĵa karbonado
3 GEOL mineralo, fajne kristala vario de diamanto, sub formo de nigraj rondaj agregaĵoj, industrie uzata, i.a. por boriloj.