← Reen al D

PIV · 3072

★diamant/o

diamant/o Mineralo el pura karbono, kristaliĝinta laŭ la kuba sistemo, ege dura, tre brila, travidebla, sen- aŭ divers-kolora, uzata kiel juvelŝtono: la kolon de la botelo oni distranĉis per diamanto Z; ne ĉio brilanta estas diamanto Z; perloj k diamantoj Z. brilianto, gemo, grafito.
diamanta
El diamanto.
Brila, kiel diamanto: diamantaj rosaj gutoj.
diamanti (tr) Ornami per diamantoj, aŭ diamantobrilaj eroj: diamantita herbejo.
diamantisto. Tajlisto aŭ vendisto de diamantoj.