PIV · 5382
grafit²o
grafit2o ⊕ Mineralo nigra, metalbrila, konsistanta el pura sesangula karbono, precipe uzata por krajonoj, elektrodoj k ardimunaj materialoj. ☞ diamanto.
grafitaĵo. Grafitmaterialo por krajonoj, pli speciale la nigra kerno de ordinara krajono. Sin. krajongrafitaĵo, krajonkerno.
krajongrafitaĵo. Grafitaĵo.