← Reen al F

PIV · 4727

★fosfor/o

fosfor/o
Elemento, P, atomnumero 15, atommaso 30,97: fosfora triklorido, PCl3; fosfora pentaklorido, PCl5; fosforaj kombinaĵoj.  fosf/.
Nemetalo, facile ekbruligebla, uzata i.a. por fabriki alumetojn: fosforo blankaflava (toksa k tre brulema), ruĝa (malpli toksa k malpli brulema), nigra (preparata sub tre alta premo, stabila en la aero).
fosforilo Radiko trivalenta, O=P:, de fosfata acido: fosforila klorido, POCl3.
fosforili (tr) Aldoni fosforilon aŭ fosfaton al organika molekulo: mitokondrio k kloroplasto fosforilas ADP al ATP.
fosforilado. Ago fosforili: oksida fosforilado (fare de mitokondrioj); fotofosforilado (fare de kloroplastoj).