← Reen al S

PIV · 14725

★stan/o

stan/o
Elemento, Sn, atomnumero 50, atommaso 118,71.
Metalo arĝentoblanka, brila, facile oksidebla, tre facile fandebla, uzata aloje kun kupro k zinko por estigi bronzon, kun plumbo por luti, k pure por tegi per maldika tavolo feron aŭ kupron: kruco el stano. lado.  stanpesto.
stana
Enhavanta stanon: stana diklorido/tetraklorido SnCl2/ SnCl4; stanaj kombinaĵoj; stana butero (SnCl4, 5H2O).
Farita el stano: stana folio (= stanfolio); stana soldato Z; stanaj teleroj Z.
stani (tr) Tegi per maldika tavolo da stano: stanita kaserolo.
stanado. Ago, procedo, per kiu oni stanas ion.
stanato. Salo de stanata acido H2SnO3.
stanisto. Metiisto, kiu stanas aŭ restanas malgrandajn objektojn.
stanito. Salo de stanita acido H2SnO2.