PIV 2020 · 16830
★zink/o
★zink/o Ⓚ
1 Elemento, Zn, atomnumero 30, atommaso 65,41.
2 Metalo bluete blanka, tre uzata, ekz. por kovri tegmentojn, fari sekajn pilojn, en alojoj ktp. ➞ zinkoblanko, zinkerco, zinkogravuro.
zinka
1 Konsistanta el zinko: zinka tegaĵo.
2 Entenanta zinkon: zinka klorido (ZnCl2); zinkaj kombinaĵoj.
zinkado. Ago, procedo, per kiu oni zinkas.
zinkato. Salo de teoria zinkata acido H2ZnO2.
zinkisto. Laboristo, kiu prilaboras la zinkon, precipe en platoj.