PIV 2026 · Artikolo 18332

galvanizi

Litero G

galvanizi tr TEKN
1 kovri ion per maldika tavolo da metalo helpe de elektroliza kontinua kurento: oni ordinare galvanizas metalajn surfacojn per zinka tavolo, tiel ŝirmante ilin kontraŭ rustiĝo ➞ zinki.
2 MEDI terapie submeti al kontinua kurento. ➞ elektri.
➞ galvana ① 2.
galvanizado procedo, per kiu oni galvanizas: galvanizado de kuleroj galvanizado de forkoj galvanizado de aŭtomobilaj pecoj