← Reen al G

PIV 2020 · 5008

Galvan/o

Galvan/o. Itala kuracisto (L. Galvani, 1737−1798).
galvano Efiko de kontinua kurento: galvanokaŭtero, galvanoplastiko, galvanotipo.
galvana Z. Rilata al galvano: galvana kurento (uzata en elektroterapio; ark.: = voltaa).
galvanaĵo. galvana kliŝo, reproduktita reliefe per galvanoplastiko.
galvanismo. Fenomeno, rezultanta el la efiko de kontinua kurento sur organismon. elektroterapio.
galvanizi (tr)
Surkovri ion per maldika tavolo da metalo helpe de elektroliza kontinua kurento: oni ordinare galvanizas metalajn surfacojn per zinka tavolo, tiel ŝirmante ilin kontraŭ rustiĝo. zinki.
Terapie submeti al kontinua kurento. elektri, faradizi.
galvanizado. Procedo, per kiu oni galvanizas: galvanado de kuleroj, forkoj, aŭtomobilaj pecoj.
galvanometro Z Aparato por mezuri la intenson de malforta kurento k montri ties direkton per devio de magneta montrilo.
galvanoskopo Instrumento por detekti la ĉeeston k direkton de kurento: galvanoskopo estas malpli preciza ol galvanometro k nun malmulte uzata.