← Reen al V

PIV · 16368

valent/o

valent/o
Nombro de unuoblaj ligoj, kiujn atomo povas havi kun najbaraj atomoj en molekulo.
Λ Nombro de ligoj, kiujn verbo povas havi kun siaj komplementoj (inkl. subjekton).
valenta. Rilata al valento: hidrogeno, kloro, natrio estas unuvalentaj; oksigeno, kalcio estas duvalentaj; sulfuro povas esti du-, kvar-, k ses-valenta; fosforo povas esti tri- k kvin-valenta; pluvas estas nulvalenta, donas estas trivalenta.